Jarmark Kreatywności

Dimanĉe, la 2- an de oktobro 2016, je la 11:00 - 16:00, en Ogród Saski, varsoviaj esperantistoj partoprenos aranĝon "Jarmark Kreatywności". Niajn gastojn ni invitos al Esperanta "vorta vojaĝo", kvizoj, ludoj per kiuj ni prezentos Esperanton mem. Dum la "Jarmarko" atendos ĉiujn diversspecaj eventoj, allogaĵoj kaj spertoj preparitaj ankaŭ de aliaj.