Mia penso

Sur la kampo for de l’ mondo,
antaŭ nokto de somero,
amikino en la rondo
kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
ŝi rakontas kompatante, —
mia vundo refrapita
min doloras resangante.

"Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
el la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta
povis esti parolado
kun fraŭlino ripozanta
post somera promenado!

Mia penso kaj turmento,
kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan —
la junecon — mi ploranta
metis mem sur la altaron
de la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne,
vivi ankaŭ mi deziras, —
io pelas min eterne,
se mi al gajuloj iras...
Se ne plaĉas al la sorto
mia peno kaj laboro —
venu tuj al mi la morto,
en espero — sen doloro!
Orginalna/Tłumaczona: 
Orginalna
Typ literacki: