Trejnilo de Esperanta Leksiko

(Testaro kun ŝlosilo )
Versio 1.0
"Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem."
(Kabe)



Iniciatis la Projekton: Centro pri Plurlingvismo kaj Interkultura Komunikado - PLURIKO
Metodika koncepto de la Projekto: Ryszard Rokicki
Frazarelekto: Ryszard Rokicki

Provlegis la Testaron: Zbigniew Kornicki
Ekzerca scenaro: Ryszard Rokicki
Informadika prilaboro: Ryszard Rokicki
Kontroltestis la Ekzercaron: Wojciech Usakiewicz
Superrigardis la Projekton: Scienca Komisiono de PLURIKO

La programo estas destinita por partoprenintoj de mezgradaj Esperanto-kursoj, kiuj deziras daŭrigi sian aventuron kun Esperanto kaj aŭtodidakte pliprofundigi kaj progresigi konon de ties leksiko.

Trejnata vortprovizo ampleksas radikojn listigitajn en la Baza Radikaro Oficiala kaj la frazaro estas ĉerpita el verkoj de la unuaj jardekoj de la XXa jarcento (lingvouzo de la komencaj jaroj) kaj la XXIa (moderna lingvaĵo) jarcentoj, troveblaj en la Tekstaro de Esperanto.

Ekzercoj estas kreitaj per programo Hot Potatoes kaj enĉapitrigitaj per Masher.