Helpo

Per la programo oni povas trejni uzon de vortprovizo, kiu ampleksas radikojn listigitajn en la Baza Radikaro Oficiala. La ekzemploj estas ĉerpitaj el verkoj publikigitaj en la limaj jardekoj de la XIXa kaj XXa jarcentoj (lingvouzo de la komencaj jaroj) kaj de la XXIa jarcento (moderna lingvaĵo). Oni povas trovi ilin en la Tekstaro de Esperanto.

Maksimuma fideleco al la originalaj frazoj estus dezirinda pro pluraj kialoj, tamen foje evidentiĝis necese ilin modifi. La frazoj cititaj per si mem prezentas ne nur komunikon, sed ankaŭ kuntekston didaktikcelan, faciligantan divenon de mankanta vorto. La modifoj koncernis ĉefe mallongigojn de frazoj, kelkfoje ankaŭ aldonojn / forigojn de iu klariga informo, kiu mankis / superfluis en la citata frazo. Espereble tiuj ĉi modifoj trovos indulgan komprenon ĉe la aŭtoroj.

Trejnilo konsistas el du sekcioj traktantaj la saman lingvan materialon laŭ du diversaj manieroj:


1. TESTOJ POR PRINTI
En tiu ĉi sekcio troviĝas 10 ĉapitroj po 5 testoj, kies tekstojn (Teksto de la testo) oni povas printi kaj solvi tradicie, skribforme, por poste kontroli ĉion helpe de aldonita ŝlosilo (Respondoj al la testo).

2. TESTOJ POR SOLVI RETE
En tiu ĉi sekcio troviĝas 10 ĉapitroj, ĉiu kun 5 testoj konsistantaj el pluraj ekzercoj kun solvendaj taskoj, en kiuj necesas enskribi mankantajn vortojn. Helpiloj por enskribi mankantajn vortojn povas esti: Por faciligi plenumon de la taskoj servas kelkaj klavoj:

A. Per la klavo „Sufloru” la programo aldonas la unuan kaj sekvajn literon de la mankanta vorto, tamen ĉiu surklako iom malgrandigas la nombron de ricevataj poentoj.
Atenton! Kelkfoje la unua litero estas jam metita en la vortspacon kaj tiam dum la unua uzo de "Sufloru" vi perdas poentojn sen ricevi novan informon.

B. Per la klavo „???” la programo montras strukturon de la mankanta vorto kun literoj korespondaj al radiko kaj afiksoj, tamen ĉiu surklako deprenas duonon de la akireblaj poentoj.

C. Alskribi ĉapelitajn literojn eblas klakante sur koncernajn klavojn lokitajn dekstre de la ekrano.

D. Surklako de la klavo “Kontrolu” post plenumo de la taskoj aperigas procente esprimitan rezulton.
Atenton! Surklako de la klavo antaŭ plenumo de la taskoj, eĉ se respondoj estas ĝustaj, kostas plurajn poentojn. Se vi plurfoje uzas "Kontrolu" post misaj respondoj, tiam viaj procente esprimitaj poentoj povas fariĝi minusaj.

E. Per la klavoj kun sagoj “maldekstren” / “dekstren” eblas aperigi la antaŭan / la sekvan ekranon kun ekzerco / testo-menuo.

F. Per la klavoj kun dustangaj sagoj “<=” / “=>” eblas aperigi la antaŭajn / sekvajn taskojn en la ekzercoj.

G. Per la klavo “Enhavo”, eblas reveni al la testo-menuo.

H. La apudvortan klavon "?" vi surklakas por doni la respondon en kelkaj taskoj.

I. La klavo "Forviŝu" servas por forigi la ĝistiamajn literelektojn.