Elekto
Legu la frazon kaj elektu la mankantan vorton:
Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ___, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo.
- ĉambro
- mano
- formo
- sinjoro
Ni ĉiuj kunvenis por priparoli tre ___ aferon, sed ni ne povis atingi ian rezultaton kaj ni disiris.
- gravan
- plenan
- lastan
- kelkan
Donu al la birdoj akvon, ĉar ili ___ trinki.
- volas
- kredas
- laboras
- legas
Vi skribas, kaj la infanoj skribas, ili ĉiuj ___ silente kaj skribas.
- sidas
- finas
- iras
- deziras
Li ___ rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon.
- portas
- helpas
- demandas
- kredas
___ homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.
- Kelkaj
- Samaj
- Plenaj
- Tutaj
Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia ___.
- deziro
- vojo
- mondo
- tero
Grandega hundo ___ sur min sian antaŭan piedegon kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.
- metis
- ĝojis
- helpis
- iris
Mi sidas sur seĝo kaj ___ la piedojn sur benketo.
- tenas
- konas
- finas
- komprenas
Ni faris la kontrakton ne ___, sed parole.
- skribe
- milite
- move
- okaze