Elekto
Legu la frazon kaj elektu la mankantan vorton:
La anasido kuŝis inter la kanoj en la marĉo, kiam la ___ denove komencis varme lumi la alaŭdoj kantis, estis belega printempo.
- suno
- okulo
- floro
- luno
Jes, nur li kaj mi sciis, kio staris en la unua ___ de lia amatino.
- letero
- litero
- edzo
- tero
La faraono sidiĝinte sur la trono fiksis la okulojn sur la kornico de l’ salono, kie estis pentrita roza globo kun bluaj ___ kaj verdaj serpentoj.
- flugiloj
- oraĵoj
- arĝentoj
- panoj
Se oni ___ ŝtonon en akvon, la ondoj disiras ĉirkaŭen, ĉiam pli kaj pli malproksimen.
- ĵetas
- manĝas
- aĉetas
- rapidas
Post momento la knabino trankviliĝis kaj ŝiaj veluraj okuloj ree rigardis kun la kutima ___ melankolio.
- dolĉa
- ruza
- kruda
- sovaĝa
Ekstere estis ___ kaj silento, kiun interrompadis nur iafoje la bronzosono de la trumpetoj kaj senĉese la senlaca sibletado de cikadoj.
- varmego
- militego
- ĉevalego
- urbego
Ĉu vi ___ la demandon, kiun li faris al vi?
- memoras
- vidas
- akvas
- saltas
La sovaĝaj kreskaĵoj disvastigadis tiel spican odoron, ke mi devis terni kaj ___ pri kolbaso.
- pensi
- jeti
- iri
- flugi
Tiu bela infana ___ estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj.
- liteto
- pantaloneto
- bicikleto
- kapeto
Silkaj kurtenoj pendis super la du grandaj ___ kaj ornamis la altajn pordojn.
- fenestroj
- tramoj
- lagetoj
- steloj