Elekto
Legu la frazon kaj elektu la mankantan vorton:
Pereis tri homoj, kiam armea raketo erare ___ naŭetaĝan domon en urbeto Brovari.
- trafis
- pardonis
- aŭskultis
- esperis
Kiam antaŭ du jaroj simila inundego de rivero Odro damaĝis vastajn partojn de orienta Germanio kaj Pollando, oni ___ renaturigi ĝin.
- promesis
- aperigis
- gajigis
- kaptis
Eĉ en la katalogo de la tutlanda biblioteko de Germanio oni ne trovas iun ajn ___ de tiu historiisto.
- verkon
- gazeton
- bruon
- mezon
Alia maniero, ja vintre, estas bori ___ en la glacio, eksidi apud ĝi kaj laŭkutime fiŝkapti.
- truon
- korpon
- ĝardenon
- lakton
Ĉe la lernejo, kie ŝi loĝas, ŝi ___ sin kiel eble plej rapide kaj nur kiam aliaj lernejaninoj forestas.
- banas
- kuiras
- kaptas
- batalas
Memkompreneble, estas ĉagrene, ke mankis la necesa ruĝa ___ de rigora revizianto.
- krajono
- rozo
- ŝtono
- vitro
Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la ___; kaj estis skribite: Jesuo Nazareta, la reĝo de la judoj.
- krucon
- vagonon
- plankon
- straton
Li rigardis ___ – ankoraŭ dudek minutoj; li decidis iom esplori la ĉirkaŭaĵon.
- horloĝon
- plumon
- sangon
- onklon
La ŝipanoj salutis la admiralon kaj falante antaŭ li sur la ___ kisis liajn manojn.
- genuojn
- panon
- kolekton
- glason
Eksa kanceliero Kohl, kiu vundis leĝojn kaj do ___ pri delikto, eble eĉ pri krimo, ne vidas sin kiel kulpulon sed kulpigas ĵurnalistojn.
- kulpas
- komercas
- ploras
- vendas