Ordinaraj ŝtormoj

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la strukturo prezentita enkrampe kaj skribu ilin en konvenajn vortspacojn.

strang’, tegment’, apog’, skrap’, organiz', pentr’, karb’, sav’, ĝeneral’, streĉ’

1. Por ekspozicio estas bonvenigataj (˽ ˽ ˽ ˽ r˽ ĵ ˽ ˽) kaj aliaj manfaritaj objektoj.
2. La nuklea energio (en armiloj kaj el pacaj atomelektrejoj egale) estas kritikata akre kaj (˽ ˽ ˽ ˽ r˽ ˽ ˽ g ˽) pro granda minaco al la sano kaj vivo de homoj kaj vivmedio.
3. Ordinaraj ŝtormoj en Eŭropo nun fariĝas veraj tempestoj kun terura detruforto, ili faligas kompletajn arbarojn kaj ankaŭ (s ˽ ˽ t ˽ ˽ ˽ ˽ n ˽ ˽ ˽ ˽ ˽) domojn.
4. Aŭskultu, la (˽ ˽ ˽ b ˽ s ˽ ˽ ) kantas la malnovajn melodiojn, laŭ kiuj ni en nia infaneco tiel ofte dancadis.
5. En la ĉefurbo Dublino (˽ ˽ ˽ ˽ ˽ ˽ z ˽ ĝ˽ ˽) publikaj protestoj kaj manifestacioj, sub la slogano “Neniu naftomilito en Irako!”.