Ne iru eksteren sen ŝanĝi la vestojn – se nilono kunglaciiĝas kun la haŭto, ĝi iĝas nedisigebla kaj ___ amputadon de la koncerna korpoparto.
rezultigas
dancigas
progresas
pikas
La libron sub la titolo Inter vivo kaj morto publikigis la eldonejo Edistudio: bone ___ libro kun fortika kovrilo kaj sur ĝi foto de bela, juna viro, kia iam estis la aŭtoro.
presita
hejtita
evitita
kombita
Ĉiumatene dezirantoj komune kuradis kaj ___ en la apuda artefarita lageto.
naĝis
obeis
hontis
plantis
La lernanto devas ___ la movon de la buŝo de la instruisto kaj senti per sia mano la vibradon de la gorĝo kaj poste meti la manon sur sian gorĝon, dirante la samon.
imiti
bedaŭri
pentri
averti
La programo estis tiom ___, ke por iri eksteren tempo mankis – krom la tema programo oni vizitis kursojn, koncertojn, partoprenis lingvajn konkursojn, aŭskultis bardojn ks.
densa
volonta
ebena
taŭga
Kiam Usono decidis enkonduki embargon kontraŭ iu “malobeema” lando, ĝi devigis ___ aliajn landojn fari la samon pro solidareco.
plurajn
strangajn
akrajn
subitajn
Cetere: EU preskribas ___ sur cigaredskatoloj averton pri mortorisko, sed samtempe subvencias per mono el impostoj tabak-kultivadon, ĉu eblas agi pli absurde kaj cinike?
presi
balai
blovi
pafi
Laŭ ŝanĝiĝo de la ___ diversaj fiŝoj rondvojaĝas la japanan insularon, ekzemple en majo kacuono (speco de skombro) kaj en aŭtuno sairo.
sezonoj
vundoj
flagoj
bastonoj
En Leoben, dua granda urbo de sudaŭstria lando Stirio, estis organizita ampleksa ekspozicio “Egiptio – en la ___ de faraonoj”.
regno
guto
pasto
vosto
Termino estas vorto aŭ esprimo speciala al iu ___, arto, metio, fako.