Nil ŝatas la strang-etosajn verkojn, kiuj balanciĝas sur la ___ inter la realo kaj fantazio.
rando
vundo
pinglo
fromaĝo
Marta ĵetis sur la kapon la nigran ___ kaj kuris malsupren al la loĝejo de la kortisto.
tukon
fumon
sciencon
voston
Por ŝpari monon estis elpostenigitaj tiom da ofte spertaj fervojistoj, ke por antaŭenigi nun ___ riparojn kaj plibonigojn, Railtrack estas devigata dungi inĝenierojn el Rumanio.
neprajn
kruelajn
grasajn
sekretajn
La maljuna ĉevalo svingadis la ___, spirblovadis kaj vane penis kuri pli rapide.
voston
sapon
oston
skatolon
Post eksplodo en la litova ĉefurbo Vilnius la ___ estis anonime informita, ke respondecas krimulo konata sub la kaŝnomo Maneto,
polico
paro
tabulo
ŝanco
Se mankas spaco en la grundo, mi konservas la arbetojn en ___, iujn por postaj donacoj, aliajn mi kultivas kiel nanaj arboj “bonzai”.
potoj
ungoj
gutoj
soldatoj
En la vivo ofte okazas, ke tiu, kiu fosas sub alia persono, poste mem falas en la ___.
foson
grason
gason
honoron
Adam Jaskólski, la vokto de Świdnica elpensis perfektan ideon: anstataŭ malalta monhelpo, li donis ___ al homoj senigitaj je vivrimedoj.
kaprojn
kajerojn
insulojn
ponardojn
Ni estis instrukciitaj demeti mantelojn kaj ___ por aperi kun nuda torso antaŭ la doktoro.
ĉemizojn
lipojn
kornojn
fadenojn
La viro estis mode vestita per eleganta kolombkolora ___ kaj blanka ĉemizo.