Projektistoj

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la strukturo prezentita enkrampe kaj skribu ilin en konvenajn vortspacojn.

blind’, pajl’, radik’, ruz’, mason’, distr’, log’, fortik’, riz’, hezit’

1. La unuan fojon min minacis nevidebla danĝero, kaj mi sentis min eta kiel (˽ ˽ j ˽ ˽ r˽) ĉar la ventego povus preni min kaj levi alten.
2. Multaj el la projektistoj uzas la sekvantan (˽ ˽ z ˽ ĵ ˽ ˽): ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive taŭga en la praktiko, sed ke ĝi faru bonan impreson sur la lingvistojn.
3. Oni diras, ke la reputacio de Blair suferis ankaŭ pro lia (˽ ˽ z ˽ ˽ ˽ m ˽) rilate enkondukon en Brition de la eŭro.
4. Neĝo maloftas en Portugalio kaj kiam neĝas en la montoj, lokaj familioj veturas tien por (˽ ˽ s ˽ ˽ ˽ ĝ ˽).
5. Inter forbruligitaj butikoj, metiejoj kaj aliaj domoj, mi vidis du (˽ ˽ s ˽ ˽ ˽ s ˽ ˽ ˽ ˽) kaj civitanon, kiuj estis rekonstruantaj unu el la ruinigitaj butikoj.