Mastro

Legu la frazojn kaj plenigu la vortspacojn laŭ la strukturo donita enkrampe.

1. Okulo de mastro pli ol beno de (˽ ˽ s˽ ˽ ˽).
2. (Ŝ ˽ l ˽ ˽) ne bruas, tamen dormon detruas.
3. Laboro kaj pacienco kondukas al (˽ ˽ t ˽ ˽ c˽).
4. Antaŭe la ŝipsonoriloj anoncis, kiom el la ankroĉeno oni eligis, kaj dum (˽ ˽ b˽ l ˽ ˽) ili avertis aliajn ŝipojn pri ebla kolizio.
5. Sendube en la mondo estas ankaŭ (˽ ˽ s˽ ˽ ˽ c˽ ˽) en miloj da kilometroj, kiujn oni povus trabicikli.