Avido je profitoj

Legu la frazojn kaj plenigu la vortspacojn laŭ la strukturo donita enkrampe.

1. Troproduktado de elektra (e˽ ˽ ˽ g ˽ ˽) gvidas la ŝtatorganojn al evidenta neglektado de energiŝparado kaj al nesubteno de renoviĝantaj energifontoj.
2. La koktelon Daiquirí oni pretigas ĉefe per blanka rumo kaj (c˽ ˽ r˽ ˽ ˽) suko.
3. Klaĉoj asertas ke Marta havas la nazon kaj (m ˽ n˽ ˽ n˽ ˽) de sia patrino kaj la lipojn kaj okulojn de sia patro.
4. Por kontentigi la avidon je profitoj, en multaj fabrikoj oni maldungis laboristojn, ĉar (s ˽ l ˽ ˽ r˽ ˽) kostas, kaj anstataŭis ilin per robotoj.
5. En mia propra lando Aŭstralio ni bezonis pli ol 100 jarojn, antaŭ ol ni sukcesis fine abolicii la fifaman blankan aŭstralian enmigradan (p ˽ l ˽ ˽ ˽ k˽ ˽).