Elektu la mankantan vorton per surklako de la apuda demandsigno.
En Usono oni kutimas elpreni monon el ___, mendi rapid-manĝaĵojn aŭ aĉeti kuracilojn, ne elaŭtiĝinte, tio jam estas parto de la ĉiutaga vivo de usonanoj.
aŭtomato
ringo
vermo
energio
Kohl estas politikisto ne tre inteligenta, sed havas bonegan ___ por malkovri talentulojn kaj kapablon ligi ilin al si, kaj tiel teni sian potencon.
instinkton
pladon
embarason
tritikon
En la ___ de romantikismo munkena pentristo Schraudolph – laŭ ordono de bavara reĝo Ludoviko la 1a – ornamis la katedralon per monumentecaj historiaj freskoj.
epoko
tondro
mantelo
turo
La dolĉa plado el ___ estis ornamita per konfitaĵo el ruĝa ribo, konforme al la koloroj de la pola nacia flago.
kremo
valizo
majstro
maniko
Feloj servis kiel ___ kaj litkovriloj, el kiuj la ŝipanoj sub la neĝaj kupoloj aranĝis siajn dormolokojn, dum ekstere la neĝo kraketadis kaj regis frosto.
matracoj
zonoj
energioj
makuloj
Okazas simple, ke la aŭtoro ne estas ronda stilisto; mankas iom da eleganto al liaj ___ kaj prozo, kvankam ĉi tiu montriĝas certe pli flua kaj natura ol liaj poemtradukoj.
versoj
datoj
ventroj
kvadrato
Verduloj diras, ke pli ol duono de la civitanoj deziras, ke genetike modifitaj manĝaĵoj ___ estu malpermesataj.
daŭre
nude
pale
tapiŝe
Longaj vicoj formiĝis ekster la balotejoj en la ĉefurbo Katmanduo; multaj entuziasmaj balotontoj ___ sin per ombreloj de la bruliga suno.
ŝirmis
kudris
supozis
ŝvitis
La hoteloj ___ grandegajn rabatojn, ĉar pro la proceso kontraŭ Abdulaho Öcalan preskaŭ neniu estis veninta dum aprilo kaj majo.
ofertis
dronis
grimpis
rajdis
Oni afable aplaŭdis tri liajn kantojn plenajn de amo al Esperantujo, sed ___ la melodiojn kaj temojn iom eksmodaj.