Krokodilo

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la ĝenerala strukturo prezentita enkrampe kaj skrubu ilin en konvenajn vortspacojn.

forĝ’, hotel’, detru’, diskut’, acid’, frost’, bret’, flos’, aparat’, fald’

1. Organizaĵoj de medicinistoj plendas pri la malbonaj laborkondiĉoj en lokoj, kie mankas laŭ ili minimuma (…r-r…) por dece akcepti pacientojn.
2. La murojn de lia kabineto plafon-alte tegas (…r-r…) kun libroj kaj videoj.
3. Nepre estu singarda pro (…l-n…) krokodilo, aparte proksime al estuaro – ĝi manĝas malofte, sed vi ja ne volas esti ties postfasta matenmanĝo.
4. La transportsektoro preskaŭ ekskluzive dependas de fosiliaj energifontoj, ĝi riskas iĝi la ĉefa kaŭzo de (…c-g…) emisioj en EU.
5. La cetera parto de la korpo de la ina mamutido restas ĝis nun profunde (…s-g-t…) kaj admireblas en vitrino je -22 celsiaj gradoj.