Lertaj specialistoj

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la strukturo prezentita enkrampe kaj skribu ilin en konvenajn vortspacojn.

ŝmir’, perfekt’, duŝ’, kot’, golf’, bibliotek’, inteligent’, juvel’, klient’, konferenc’

1. Apenaŭ la fremdulo enfrotis al ŝi la (˽ m ˽ ˽ ˽ ĵ˽ ˽) en la piedon, la maljunulino leviĝis kaj ekiris multe pli vigle ol antaŭe.
2. Post bongusta bankedo en apuda restoracio ĉiuj reiris al nia (˽ ˽ ˽ f˽ ˽ ˽ ˽ c˽ j ˽) por la distra vespero.
3. Atingi laborenspezon sufiĉan por la vivo povas nur tiu, kiu posedas altan (˽ ˽ ˽ ˽ ˽ ˽ t ˽ c˽ ˽) en ia sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton.
4. La tri filoj restis en la domo kaj ĉiu laboris en sia metio; kiel lertaj specialistoj ili havis grandan (˽ ˽ ˽ ˽ n ˽ ˽ r˽ ˽).
5. En Esperantio ĝenerale ne ekzistas plebo, kaj la ĉefa trajto de la verda popolo estas, ke ĝi plene konsistas el, almenaŭ potencialaj, (˽ ˽ ˽ ˽ ˽ ˽ g ˽ ˽ ˽ ˽ l ˽ ˽).