Sociaj problemoj

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la strukturo prezentita enkrampe kaj skribu ilin en konvenajn vortspacojn.

trezor’, funebr’, abel’, salon’, butik’, profesi’, kugl’, ebri’, literatur’, abomen’

1. La inspektistoj de Unuiĝintaj Nacioj trovis mustardan gason kaj (˽ ˽ g ˽ ˽ g ˽ ˽ ˽) kapablajn ĝin liveri.
2. Landa asocio devas esti pli (˽ r˽ ˽ ˽ ˽ ˽ ˽ c˽) ol loka klubo kaj sur la internacia nivelo la postuloj estas ankoraŭ pli severaj.
3. Post diversaj klarigoj de oficisto, ni vizitis la ampleksan duoncirklan (˽ ˽ l ˽ ˽ ˽ g ˽ ˽) de la Parlamentanoj kun pli ol 600 lokoj.
4. Alkoholo mem povas kaŭzi diversajn malsanojn, ekzemple kanceron kaj kronikan hepatiton, kaj krome (˽ b ˽ ˽ ˽ l ˽ ˽ ) ofte estigas sociajn problemojn.
5. Unu fojon la postesignisto, ricevinte komision trovi ŝteliston, kiu ŝtelis juvelojn el la (˽ ˽ ˽ z ˽ ˽ ˽ j ˽) de la maharaĝo, iris laŭ la postesignoj de la krimulo ĝis la rivero Bias.