Bonveniga trinko

Legu la frazojn kaj plenigu la vortspacojn laŭ la strukturo donita enkrampe.

1. Droni en (˽ ˽ t ˽ l ˽ ˽).
2. Bona (˽ l ˽ r˽) pli valoras ol oro.
3. La registaro decidis anstataŭigi la pokalojn el pura arĝento per tiuj el arĝente galvanizita alojo el (˽ ˽ p˽ ˽), zinko kaj nikelo.
4. La muzikistoj solene trinketis la bonvenigan trinkon el la etaj glasoj de la (˽ l ˽ t ˽ ˽ ) de ridetantaj servistinoj.
5. La alternativo por la estonteco estas (s˽ b ˽ ˽): aŭ negativa evoluo de la mondo malebligos esperanton, aŭ pozitiva evoluo malnecesigos esperanton.