Demokratio

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la strukturo prezentita enkrampe kaj skribu ilin en konvenajn vortspacojn.

koncert’, aŭtoritat’, insult’, ĵurnal’, sovaĝ’, kamion’, aviad’, kanzon’, dung’, jur’

1. Malfrue vespere la poeto venis hejmen, li venis el (˽ ˽ ˽ ˽ ˽ r˽ ˽ j ˽), kie li aŭdis bonegan violoniston kaj estis tute plenigita kaj emociita de lia nekomparebla ludado.
2. Kun ĉiu matena eldono de la ĵurnaloj la mondo transformiĝas en (˽ ˽ ˽ ˽ ĝ˽ j ˽ ˽), kie embuskas sennombraj surprizoj, danĝeroj kaj epikaj eventoj.
3. La registaro decidis altigi impostojn por socia asekuro – anstataŭ antaŭaj 30 % nun (˽ ˽ n ˽ ˽ s ˽ ˽ ˽) devos pagi 31 %, kaj dungitoj anstataŭ 1 % nun pagos 3 %.
4. En la germana demokratio unu sola homo (Merkel) decidas pri aferoj, kiuj grave influas la sorton de la tuta nacio – pluraj (˽ ˽ r˽ ˽ t ˽ ˽) opinias, ke Merkel agas kontraŭkonstitucie.
5. Li estis konata pro sia kverelemo kaj (˽ ˽ ˽ ˽ l ˽ ˽ m ˽), kiujn kelkaj eŭfemisme nomas polemikemo kaj vervo.