Perfidulo

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la ĝenerala strukturo prezentita enkrampe kaj skribu ilin en konvenajn vortspacojn.

ribel’, alkohol’, pulm’, baz’, turn’, brak’, rev’, fleks’, normal’, plekt’

1. La kompatinda birdo laŭte plendis pri sia perdita libereco kaj frapadis per siaj flugiloj la metalfadenan (…k-ĵ…) de la kaĝo.
2. De la tago de mia edziĝo mi uzis nenian (…l-ĵ…) , nur kvar fojojn en jaro mi trinkas glaseton da vino.
3. La princo vere devas sin gardi, ke oni ne proklamu lin perfidulo kaj (…l-l…) kontraŭ la fundamentaj leĝoj de la ŝtato.
4. La du amikoj neniel similis unu la alian: Ĥorj estis pozitiva, praktika, administrema, racia homo; Kaliniĉ, male, apartenis al idealistoj, romantikuloj, ekzaltitaj kaj (…v-m…) homoj.
5. Tro da rigoro malmultigas niajn vicojn, prudenta (…s-l-c…) plimultigos ilin.