Elektu la mankantan vorton per surklako de la apuda demandsigno.
Personoj scivolaj pri alternativaj nurnaturaj metodoj kuraci malsanojn, preventi ties aperon kaj fine akiri fortan sanon estis objekto de ___, ŝercoj kaj ridindigoj.
anekdotoj
liceoj
ajloj
konceptoj
Nun ne temas simple pri tradicia intergeneracia konflikto, nuntempe mankas ___.
dialogo
asembleo
kokoso
borso
En sia raporto “Lingva dimensio de homaj rajtoj” Nikolao Gudskov pruvis nepran neceson de la neŭtrala internacia lingvo por ___ efektivigo de la homaj rajtoj en la mondo.
reala
velura
kosma
asfalta
Sub gvidado de profesoro V. Sirvydis litovaj ___ unuafoje transplantis koron por 15-monata bebo.
kirurgoj
bultenoj
laboratorioj
lakoj
Dum la ekskurso okazis, interalie, reinaŭguro de ___ de Zamenhof en la Esperanto-parko de Budapeŝto kaj vizito de la parlamentejo.
monumento
lako
dogano
kukurbo
Ne nur subtropikaj varmo, plaĝoj kaj ___ estas allogaĵoj por turistoj, sed ankaŭ la nordiaj malvarmego kaj vintra malhelo.
palmoj
materioj
bulkoj
kostumoj
La tuta libreto estas malgaja, senteblas ĝenerala aŭtora pesimismo, al “La naiva optimisto” la aŭtorino rilatas kun ___ ironio.
amara
plenaĝa
proverba
longituda
Surherbe matene la roso ĝardene magiiĝas al perloj, dum nin vekas la merloj, paseroj kaj ___ per la aŭroraj glorolaŭdoj aŭgurante esperon kaj promesante serenon.
alaŭdoj
tufoj
spongoj
krokodiloj
Laŭ opinio de sciencistoj, la infanaj kutimoj enbuŝigi kaj ___ fingrojn, kaj mordi ungojn, verŝajne estas prokrasta anomalio de unu el la postnaskaj refleksoj: la suĉreflekso.
suĉi
havigi
agiti
interpelacii
De mateno ĝis vespero mi estis inter malsanuloj, mi ridetis al ili, kaj de mia rideto iliaj vaksaj vizaĝoj ekbriletis, kaj iliaj sekaj lipoj ___ “dankon”.