Ostaĝo

Legu la frazojn kaj plenigu la vortspacojn laŭ la strukturo donita enkrampe.

1. Ne (˽ ˽ v˽) nazon en fremdan vazon.
2. Se malsato (˽ u˽ m˽ n˽ ˽ ˽), lupo timon ne sentas.
3. Arnaud Beltrame, ĝendarma oficiro kaj fervora kristano, en marto 2018 (˽ r˽ p˽ ˽ ˽ ˽) sin kiel ostaĝon dum terorisma atako en vendejo – kaj estis murdita.
4. Oni apenaŭ povas (˽ o˽ t ˽ ˽ t ˽) la aserton, ke Interreto estis la plej granda revolucio en la homa vivo ene de la lastaj jardekoj.
5. La kutima dieto de dolĉakvaj krokodiloj, kiuj vivas en riveroj kaj riveretoj en la norda parto de Aŭstralio, konsistas el fiŝoj, birdoj, (r˽ n˽ ˽) kaj malgrandaj mamuloj.