Tertremo

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la ĝenerala strukturo prezentita enkrampe kaj skrubu ilin en konvenajn vortspacojn.

ekip’, hazard’, depon’, eksport’, neglekt’, provinc’, tajp’, sindikat’, aktual’, tradici’

1. Alia ne (…k-n…) influo sur la kuba idiomo estas tiu fare de afrikaj lingvoj.
2. Multaj okcidentaj entreprenoj instalas en ekssocialismaj landoj okcidente malpermesatajn teknologiojn kaj uzas tiujn landojn kiel (…p-j…) por toksaj kaj poluaj ruboj.
3. Raporto pri tertremo, balotoj aŭ aliaj (…l-ĵ…) efektive ne bezonas multe da vortoj.
4. Unu (…v-n…) , veninte Romon, turnis al si la atenton de ĉiuj per frapanta simileco kun la imperiestro Aŭgusto.
5. Mi estas sola en mia kabineto, la pordo de la oficejo malfermiĝas nur por sciantoj de sekreta kodo, do (…z-l…) ne povas penetri la ejon.