Elektu la mankantan vorton per surklako de la apuda demandsigno.
Mi estus dirinta, ke la juna ___ indiferentas pri politiko: se la stultaĵo de Blair gejunulojn politike provokas, jen eventuale la unusola pluso en tiu ĉi krome senplusa kaĉo.
generacio
konkordo
ciro
kaĝo
La oranĝaj kaj granataj arboj estis kovritaj de floroj, kaj sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, ___, kukumojn kaj aliajn legomojn.
fazeolon
kaĉon
jugon
raŭpon
Ekde fora antikveco Kaŭkazio estis granda ___, en kiu fandiĝis popoloj de diversaj lingvoj, vivmanieroj kaj historio.
kaldrono
konfidenco
laĉo
cirkelo
La ĉefa trajto de la egipta ___ estas la varmego; en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo, en aŭgusto 27, iafoje la varmego atingas 47 gradojn.
klimato
radiatoro
muzelo
puso
Ni afable traktis la militkaptitojn; niaj soldatoj kaj ___ dum la militpaŭzoj iris al la antaŭpostenoj kaj preskaŭ brakumis la malamikojn, eĉ trinkis vodkon kun ili.
oficiroj
akordoj
resumoj
brandoj
Poste la princo rememoris la vortojn de la edzino de l’ kamparano, ke jam de unu monato ili ne manĝas grenon, sed la grajnojn kaj radikojn de ___ .
lotuso
tendenco
kabano
violono
La mallumo estis netrapenetrebla, nur de la ___ sur la antaŭaĵo de la lokomotivo estis distrata antaŭen elektra lumo.
lanterno
rimeno
testudo
volumeno
Eksonis ___ kaj tamburoj kaj oni komencis la triumfan marŝon.
trumpetoj
rimoj
kajutoj
brutoj
Tiuj hidrometeologiaj okazaĵoj preskaŭ ĉiam kuntrenas ___ pluvegojn, kiuj por la kuba loĝantaro iĝis profitigaj pro la ekstrema sekeco, kiu karakterizas kelkajn el la provincoj.
torentajn
rigidajn
lojalajn
subtilajn
En la dezerto la homon minacas la leono kaj ___, en la kavernoj la drako, inter la floroj la venena serpento.