Tradicio

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la strukturo prezentita enkrampe kaj skribu ilin en konvenajn vortspacojn.

gal’, cikatr’, ĉel’, hepat’, civit’, fig’, plonĝ’, dres’, vag’, impuls’

1. La viruso Zika respektas la normalan, sanan (˽ ˽ l ˽ r˽ ˽) de plenkreskaj personoj, forigante nur la ĉelojn frapitajn de tumoro.
2. Kiel helplingvo, esperanto povas esti unu rimedo inter aliaj por faciligi komunikadon inter ĉiuj (˽ ˽ v˽ ˽ ˽ n ˽ ˽) de Eŭropo.
3. Manuela Martins-Green, profesorino pri ĉela biologio asertis, ke ronĝulaj vundoj bezonis pli multe da tempo por (˽ ˽ ˽ ˽ t ˽ ˽ ĝ ˽).
4. Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel fortikaĵo por gardi la landon kontraŭ la sovaĝularoj, libere (˽ ˽ g ˽ n ˽ ˽ ˽) tra la ebenaĵoj okcidente.
5. Anoj de la (˽ ˽ ˽ ˽ ĝ ˽ ˽ t ˽) klubo Oktopusas el la litova havenurbo Klaipėda havas interesan tradicion por festi Kristnaskon kaj akompani la finiĝantan jaron.