Elektu la mankantan vorton per surklako de la apuda demandsigno.
Kun multe pli granda krim-energio agas estroj de ___: ili falsas bilancojn tiel, ke la akcia kurzo saltas supren; la salajro de l’ estro estas ligita al la kurzo kaj li gajnas bonege.
kompanioj
liceoj
muzeloj
obstakloj
Estos atribuitaj po tri premioj en ĉiu laŭaĝa ___.
kategorio
gobio
ciro
paralelo
En Raŭmo, 1980, 106 ___ kaj kolektivoj lanĉis proponon de nova strategio kiu anticipis la tempojn je tuta jardeko.
individuoj
pasaĝeroj
gramatikoj
nuksoj
La fiŝkaptistoj ne rimarkas, ke ilia parto de la glacio fariĝas floso, kiu portas ilin al danĝero kaj ne plu eblas surbordiĝi – ili bezonas rapidan helpon de ___ aŭ de boato.
helikoptero
volumeno
universitato
regimento
Sur naciaj vojoj, banditoj atakas aŭtojn, tamen plej suferas kamparanoj pro atakoj faritaj de bovŝtelistoj, dum ___ kaj policistoj postulas ŝmirmonon de homoj kontrolataj.
ĝendarmoj
paraŝutoj
ranoj
vulkanoj
Ĝis la pasinta jaro, oni ___ regule unu pakaĵon monate entenantan dek librojn, ekde 2004, ni intensigis la kampanjon kaj regule sendas du pakaĵojn monate.
ekspedis
vomis
ekspluatis
ofendis
Sed estas konate, ke, se la mortintoj ricevis malpli ol 50 mSv/jaro da radioj dum ili vivis, ne eblas ___ la kialon de ilia morto, ĉu pro radioj aŭ pro alia kaŭzo.
determini
redukti
zumi
kombini
Unue en la banejon eniris Milena, kaj dum la akvo el la duŝo ___, Viktor sidis ĉe la eta tablo sur la teraso, trinkis kafon kaj fumis.
susuris
injektis
bonvolis
akcentis
La kulpo de la “atomvilaĝo” konsistis en tio, ke oni kaŝadis informojn pri akcidentoj kaj paneoj en atomcentraloj, ___ datumojn kaj ignoris avertojn pri danĝeroj de tertremoj.
manipulis
fastis
buĉis
koliziis
Pro sanproblemoj de la redaktoro de Esperantisto Slovaka kun sekva ___ de la aperritmo kaj malkresko de la abonantoj estas finita la eldonado.