Geamikoj

Legu la frazojn kaj plenigu la vortspacojn laŭ la strukturo donita enkrampe.

1. Nun do mi vendas miajn (a˽ c˽ ˽ ˽ ˽) je bonega prezo, kun bonega gajno; kelkajn tagojn aŭ semajnojn poste la ordinaraj akciuloj suferos teruran perdon pro falinta kurzo.
2. Vizitu riveron, sed protektu vin kontraŭ moskitoj, ili portas danĝerajn malsanojn; oni diras, ke manĝado de (a˽ ˽ ˽) bone protektas – certe ĝi efikas kontraŭ geamikoj.
3. La pluvo gluis la (b˽ ˽ l ˽ ˽ ˽) de liaj longaj haroj en ŝnurojn.
4. Aviadilo fuŝiĝis en la aero, la (p˽ l ˽ t ˽ ˽) provas ĉion por savi ĝin, sed senefike.
5. Kelkaj birdoj, kaj precipe (p˽ p˽ ˽ ˽ ˽) sukcesas prononci vortojn kaj perparole interagadi kelkfoje kun homo.