Konfido

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la ĝenerala strukturo prezentita enkrampe kaj skribu ilin en konvenajn vortspacojn.

azi’, grinc’, inspir’, majest’, persist’, spit’, pi’, provok’, universal’, zum’

1. Ni posttrinkis diafanan varman mielon per akvo el fonto kaj ekdormis akompanate de monotona (…m-d…) de abeloj kaj babilema balbutado de folioj.
2. El la vidpunkto kaj sperto de (…z-n…) naciismo kaj patriotismo, ambaŭ precipe modernaj nocioj, estas nedistingeblaj.
3. Aftoza febro respektas nek desinfektaĵojn, nek politikistojn, ĝi atakas – tion tro malfrue konstatis Blair – gerile, (…p-n…) la rimedojn de alte evoluinta, alte ekipita ŝtato.
4. Mi esperas, ke via energio kaj (…s-c…) baldaŭ akiros por via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro.
5. En la akceptejo regis maldiketa brunulo, kies manieroj ŝajnis al mi iel bizare similaj al tiuj de ĉefkelnero kaj provoso: li estis tre, tro agema kaj (…v-m…) .