Lingvosciencistoj

Kreu vortojn el taŭgaj radikoj laŭ la strukturo prezentita enkrampe kaj skribu ilin en konvenajn vortspacojn.

tumult’, tekst’, parlament’, grat’, katalog’, digest’, revizi’, aflikt’, imun’, palpebr’

1. Politikistoj beligas la sistemon per tiel nomataj vakaj, kosmetikaj reformoj, igante ĝin politike pli (˽ ˽ ˽ ˽ ˽ t ˽ ˽ l ˽), por tiel mutigi la koleron de la publiko.
2. La studentoj ĉiutage eltrinkis tri samovarojn, sed la (˽ ˽ ˽ ˽ ˽ ˽ g ˽ d˽) progresis malrapide, kaj je la tridek-unua de aŭgusto estis registritaj nur tridek tri mil titoloj.
3. Intertempe ni havas tiom da redaktoroj kaj (˽ ˽ v˽ ˽ ˽ ˽ ˽ t ˽ ˽), ke foje mi perdas la superrigardon.
4. La ekzisto de grandaj (˽ ˽ k˽ ˽ ˽ r˽ ˽), ekz. en Interreto, kaj la ekzisto de komputilaj vortaroj kaj gramatikoj verŝajne ŝanĝos la metodon por multaj lingvosciencistoj.
5. La parlamento, estrata de socialistoj kaj ties alianculoj, pro falsaj pretekstoj senigis Hajdari-n, la unuan gvidanton de la Demokrata Partio, de lia deputita (˽ m˽ ˽ ˽ c˽).