Elektu la mankantan vorton per surklako de la apuda demandsigno.
Inkandeskaj ___ donas agrablan lumon, sed bezonas multe da elektro kaj produktas nenecesan varmon.
ampoloj
viktimoj
menuoj
vezikoj
Kion diri pri la vestado de bestoj per jako, ___ kaj ĉapo?
banto
melono
vejno
pruno
Vikipedio ekzistas ankaŭ en Esperanto, sed mi ___, ke preskaŭ nur la redaktantoj de tiu versio malfermas ĝin, kaj ke la konsumantoj de Vikipedio uzas aliajn lingvojn.
vetas
recenzas
kompromitas
tiklas
Antaŭ niaj piedoj estis profunda faŭko, kie la rivero ___, ŝveligita de la printempaj pluvoj.
muĝis
abstinis
riverencis
kontestis
Hodiaŭ preskaŭ neeblas vidi ___ en urbaj regionoj, tamen lastatempe populariĝis la birdo pro la libroj pri Harry Potter.
strigojn
inundojn
princojn
ministeriojn
La situacio iĝis vivdanĝera, kaj la tri fratoj per la propra ŝipo ___ al Norvegio, kie en Tromsø Ivan antaŭ kelka tempo studis la norvegan lingvon.
fuĝis
aflikti
bindis
blasfemis
Katastrofoj sekvis unu la alian, sed nia ŝtatestro nur ___, ke li ne faris tion, ne ordonis, eĉ ne sciis, do ne respondecas.
balbutis
flagris
aplikis
liveris
Reprezentantoj de antikvaj tradicioj afekte konsideris la civilan edzigon nur kiel senvaloran ___.
formulon
hordeon
laĉon
portreton
Teme tra la tuta kongreso ritmis ankaŭ La Espero de Zamenhof, ferme kaj malferme ĝi estis kantita en sia kutima marŝa ___.
takto
planedo
lanterno
konvalo
Oni ne nur devis piediri, sed eĉ eltiradi la ĉevalojn el la sablo; ĉiuj vadis, eniĝante ĝis la ___, en kelkaj lokoj oni enfalis ĝis la genuoj.