Cifereca Arkivo de Pola Esperanto-Asocio

Cyfrowe Archiwum Polskiego Związku Esperantystów

Polujo Al la pola versio Ŝanĝi al malhela temo
→ Do strony Związku / → Al la paĝo de la Asocio

Kiel ni akiris ĉi tiujn datumojn?

La materialoj disponeblaj en la Arkivo devenas el fizikaj kolektoj – libroj, registraĵoj kaj dokumentoj – kiuj estis skanitaj aŭ ciferecigitaj.

Robert Kamiński, Prezidanto de PEA
Robert Kamiński, Prezidanto de Pola Esperanto-Asocio

Apartan rolon ludas donacantoj, kiuj transdonas siajn kolektojn por ciferecigo. Inter ili oni devas mencii unuavice Roberton Kamińskin, kiu disponigis signifan parton de la materialoj. Ĉiuj ili alvenas al la kuratoro de la Arkivo, kie estas prilaboritaj kaj preparitaj por publikigo.

Ni instigas al daŭra subteno de la Arkivo per transdono de materialoj – ankaŭ tiaj ŝajne negravaj, kiuj povas esti valoraj por dokumentado de la historio de la esperanta movado.

Bartłomiej Jezierski, kondukanto de la Arkivo
Bartłomiej Azoniasty Jezierski, kondukanto de la Cifereca Arkivo de PEA

La procezo de ciferecigo de libroj konsistas el divido en presfoliojn, skanado de paĝoj kaj kunmeto en PDF-dosierojn. Poste aldoniĝas OCR-tavolo, ebliganta serĉadon en la teksto.

Ankaŭ oni digitaligis registraĵojn de vinilaj diskoj kaj kopiis KD-ojn. La materialoj estas ordigitaj kaj preparitaj por publikigo en formatoj oportunaj por la uzanto.

Komenciĝis ankaŭ kolektado de gazetaj eltondaĵoj pri Esperanto, precipe el la epoko de PRL – parto el ili jam estas disponebla en la Arkivo.

Iloj uzitaj de ni

Dosieraj formatoj uzataj en eligaj dosieroj

Arkivaj materialoj estas haveblaj por elŝuto sen limigoj kaj uzeblas laŭ la celoj de la arkivo.