7-9an de oktobro okazos la sekvaj Preĝtagoj en Ĉenstoĥovo. Sabate estas planata ekskurso al Lubliniec, kie ni provos iri laŭ la ejoj de la sankta Edyta Stein, Sankta Terezo Benedikto de la Kruco en sia jubilea jaro. Dimanĉe je la 8:45, en la Kapelo de la Mirakla pentraĵo de la Dipatrino oni celebros la tradician Sanktan Meson en Esperanto. Pliaj informoj kaj aliĝo ĉe Teresa Pomorska kaj pastro Roman Gmyrek, landa animzorganto de esperantistoj.

La bildo venas de la invito al la pasinta Preĝtagoj el la fejsbukpaĝo La liturgio de la Vorto

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content