Pri Siedlce

Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio kore invitas al la 40-a Pola Esperanto-Kongreso. Post komuna Virtuala Pola Germana Esperanto-Kongreso kaj kongreso en Łódź, nun unuan fojon PEK okazos en Siedlce, 95 km oriente de Varsovio. Trajna vojaĝo de Varsovio ĝis Siedlce daŭras, depende de trajno, de 60-ĝis 75 min.

Kongresejo:
Loko de ĉijara kongresejo ankoraŭ ne estas elektita. Certe ĝi troviĝos proksime al la tranktejo – studenta domo n-ro 5, kiu situas ĉe la str. Żytnia 17/19. En ĉefsalono de la studenta domo daŭras renovigaj laboroj, kiuj laŭ promeso de la universitato, devas esti finitaj ĝis aprilo.

Tranoktejo:
Studenta Domo n-ro 5 de Universitato Naturscienca kaj Humanisma en Siedlce ĉe la str. Żytnia 17/19. Ĉirkaŭ 100 lokoj atendas gastojn en duĉambraj segmentoj kun tute ekipita kuirejo kaj banĉambro. Ĉiuj ĉambroj havas interretan aliron, pordotelefonojn. Krome, la konstruaĵo havas vestolavejon. Prezo: 50 zlotoj po nokto/persono. Distanco inter la tranoktejo kaj la stacidomo – 1,7 km, piede 21 min., per aŭto 7 min.

De la stacidomo al la tranktejo eblas vojaĝi per la buso n-ro 3 – haltejo ĉe la str. Armii Krajowej/Sienkiewicza (3 haltejoj) ĝis la strato Sokołowska 28.– aŭ per la buso n-ro 20 haltejo ĉe stacidomo ĝis strato Żytnia – (6 haltejoj)

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content