Ekskurso

Ekskurso: “Historio, naturo kaj nuntempo – ne nur en Siedlce ” la 20.07.2023 kun tagmanĝo. Deviga antaŭpago 95 zl. ĝis 1.06.

8:30 – renkontiĝo antaŭ la tranoktejo,
9:00 – forveturo,
(ĉirkaŭ) 18:00 – reveno

La prezo de la ekskurso inkluzivas: enirbiletojn, tagmanĝon, asekuron.

Skiza programo de la ekskurso: – Vizitlokoj
Mokobody – vizitado de la novklasika preĝejo al Sankta Hedwiga, konstruita laŭ la projekto de Jakub Kubicki. Ĝi estas kvaroble pli malgrandita temploprojekto de sanktejo-oferdono (kiun oni planis konstrui en Varsovio) pro la Konstitucio de la 3-a de majo, distingita de reĝo Stanisław August Poniatowski en arkitektura konkurso por la templo.

Węgrów – vizitado de la urbo, Baziliko al Ĉieliro de Virgulino Maria kaj Sanktuloj: Petro, Paŭlo, Andreo kaj Katarina. – la interno estas riĉe ornamita en la baroka stilo kun polikromioj kaj freskoj de Mikelanĝelo Palloni el la jaroj 1707-1708. La preĝejo enhavas la Spegulon de Twardowski – laŭ legendo, magia artefakto. Post-Reformata komplekso, kiu konsistas el monaĥejo kaj preĝejo al. la Sanktuloj: Petro el Alcantara kaj Antonio el Padovo, La barokstilan preĝejon projektis de Tylman van Gameren. La ĉefaltaro troviĝas impona skulptaĵo de Krucumita Kristo skulptita de Andrzej Schlüter.

Liw – vizitado de la muzeo en la kastelo de la mazoviaj dukoj.

Sowia Góra – panoramloko super la valo de la rivero Liwiec, kaj ĝiaj grandaj kaj neregulaj meandroj. Danke al la multnombraj birdoj kaj nepoluita pejzaĝo, la Valo Liwiec estis inkluzivita en la Protektan Pejzaĝan Areon Siedlce-Węgrów kaj aligita al la “Areo Natura 2000”.

Chlewiska – historia loĝdomo de la Różański-familio, nuntempe la “Reymontówka” – Kreiva Labordomo. En la jaro, 1926, la grandbieno kaj 300 hektaroj da tero estis aĉetitaj de la Różański-familio fare de Aurelia – la vidvino de Władysław Reymont. Ŝi uzis parton de la mono rivevitan de Reymont kiel Nobelpremio pro la romano “Chłopi”.

Noto: pro kialoj ekster la kontrolo de la organizantoj, la la vojo kaj la ordo de vizititaj lokoj povas ŝanĝiĝi

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content