Ni kun kontento informas, pri finio unuaj interkonsentoj pri loko de sekva 43-a Pola Esperanto-Kongreso. La kongreso okazos en urbo Bielsko-Biała dum tagoj 23-26.07.2026. Prezidento de la urbo Jarosław Klimaszewski akceptis honoran patronecon de la kongreso. La kongresanoj verŝajne loĝos en du lokoj ĉar samtempe en la urbo okazos granda kultura evento „Semajno de Beskida Kulturo” kaj mutaj tranoktejoj estos okupitaj.
La kongresejo estos granda biblioteko „Książnica Beskidzka” ĉe la str. Juliusza Słowackiego 17A. Post la kongreso ni planas la 31.07.20206 organizi komunan karavanon al Graz, kie okazos 110-a Universala Kongreso de Esperanto.
En la januaro aperos aliĝilo kaj Unua Bulteno de la 43-a PEK.