714851175_1695595818606927_134638711610955704_n
Ni komencas junion per raporto el la franca urbo Tours, kie nuntempe okazas la ĉeesta etapo de la programo Erasmus+
Inter la 32 studentoj el 8 eŭropaj universitatoj, eĉ 6 reprezentantoj venas el la Universitato de Varsovio! Krome, ni havas fortan ĉeeston de Pola Esperanto-Asocio (PEA). Inter la partoprenantoj estas Kamil – membro de la Ĉefa Revizia Komisiono de PEA – kiun vi facile rekonos sur la foto pro la karakteriza t-ĉemizo de Varsovia Vento! 🌬️🇵🇱
La programo estas plena de inspiraj renkontiĝoj. Vizitis nin jam Seán Ó Riain nome de Universala Esperanto-Asocio, kaj pri la lingva nivelo kaj praktikaj ekzercoj de la tuta grupo senlace zorgas Dennis Keefe
Antaŭ tiu ambicia sesopo el Varsovio kaj iliaj eksterlandaj kolegoj staras tagoj de intensa laboro en internaciaj teamoj kaj la finaj prezentoj de la grupaj projektoj. Esperanto en la Universitato de Tours vere bolas kaj fervoras, pruvante ke ĝi estas valorega kaj moderna ilo por akademia kaj transnacia novigado! 🇫🇷✨
Saluton el Tours! (Kamil) 👋
Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio