Sabate la 14-an de oktobro 2017 vizitis nian filion en Brodnica prezidanto de PEA Aleksander Zdechlik.

Filio de PEA en Brodnica agas ĉefe turisme. Tiuj kiuj volas partopreni ian turisman aranĝon ili nepre devas esti ano de la filio. Helpas al tio turisma firmao AnDa proponante malmulte kostajn ekskursojn. Ĉio estas ebla pro ago de prezidantino de la filio Jadwiga Łapkiewicz.

La filio posedas sian lokon. Ĝin montras suficxe granda tabulo ĉe enirejo al la domo. La loko ne estas granda pro tio estis eĉ du kunsidoj de anoj, unua je 10-a h. kaj dua je la 12-a h. Kompreneble nia prezidanto ne estis ĉefa persono dum la kunsidoj sed direktoro de la firmao AnDa sinjoro Bartosz Bajon estis plej grava. Li parolis pri venontjaraj ekskursoj al Bulgario kaj al Sicilio.

Ĉion bonan karaj geamikoj.

Domo kie estas sidejo de PZE filio en Brodnica Tabulo ĉe la enirejo Gravulo direktoro Bartosz Bajon Kunsido

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content