Renkontiĝo sur Ĉantorio

La 17-an de junio 2018 okazis ĉijara kunveno de polaj, ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj sur la pinto Ĉantorio en la montaro Beskidy. Kunvenoj okazadas ĉiam la trian dimanĉon de junio ekde 1927 (escepte la jaroj de la dua mondmilito).
Ĉijare en la renkontiĝo partoprenis nur ĉeĥoj kaj poloj, kune 19 geesperantistoj.
Poloj atingis la montopinton per telfero, ĉeĥoj per piede, kaj ĉiuj renkontiĝis supre antaŭ la gastejo kie ili trinkis, manĝis kaj babilis kiel amiko kun amiko.
Je la 12 horo reprezentantoj de poloj kaj ĉeĥoj malfermis la kunvenon, poste ĉiu el partprenantoj diris kelkajn vortojn pri si mem, sekve kiel kutime ili faris komunan foton.
La vetero estis tre favora, la suno brilis, ne estis tro varme nek malvarme.
Dum la renkontiĝo regis  bona etoso, apud la gastejo dum kelkaj horoj oni povas aŭdi gajan, amikan babiladon en la internacia lingvo.
Ni invitas ĉiujn sur la pinto Ĉantorio venontjare.

Krystyna Grochocka

Fotogalerio

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content