Inter la 31-a de majo kaj la 2-a de junio 2019 okazis en urbo Łochów (Ûohuf) la 38-a Pola Esperanta Kongreso.

Dum la lasta tago de la Kongreso, la 2-an de junio 2019 havis  membroj de Pola Esperanto-Asocio  Ĝeneralan Kunsidon. Tre grava evento, ĉar krom ĉiujaraj leĝdevigaj decidoj la Kunsido devis elekti novan estraron de Pola Esperanto-Asocio. La Kunsidon partoprenis 29 membroj kaj 27 personoj volis baloti. Preskaŭ ĉiuvoĉe oni elektis novan estraron.

Jen novaj niaj gvidantoj:

1) Robert Kamiński – prezidanto

2) Agnieszka Mozer – vicprezidantino

3) Zofia Śmistek – ĝenerala sekretario

4) Alina Mozer – kasistino

5) Marek Mazurkiewicz – ano

Ankaŭ oni elektis Ĝeneralan Revizian Komisionon de PEA. Jen la Komisiono:

1) Halina Füchsel – prezidantino

2) Świętosław Fortuna – ano

3) Zbigniew Kowalski – ano

Mi, kiel antaŭa prezidanto de PEA kore gratulas al la novelektitaj personoj kaj deziras sukcesojn. Mi certas ke sukcesoj venos.

Aleksander Zdechlik

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content