Ni kore bonvenigas ĉiujn ŝatantojn de Esperanto! Ni invitas vin al la Klub Krąg ĉe la str. Dmowskiego 37 en Poznań, por la kunvenoj. Unua renkontiĝo okazis la 12-an de oktobro 2022.

Post la dujara paŭzo, ni rekomencas Esperanto-renkontiĝojn en la Klubo KRĄG, kie ŝatantoj de Esperanto agas preskaŭ 40 jarojn. (La iniciatinto de la Esperanto-agado en la klubo estis, en februaro 1983, la vicprezidanto de Vojevodia Filio de PEA B. Wierzejewski).

ATENTU! Kiel interkonsentite kun la administrantoj de la Klubo KRĄG, Esperanto-renkontiĝoj, en la klubo okazos: UNU FOJE EN MONATO – en la dua aŭ tria merkredo de la monato.

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content