Plialtigo de membrokotizoj kaj abonoj
Pro la konstanta kresko de la prezoj de papero, presaj servoj kaj poŝtkostoj, la PEA-estraro dum la kunveno la 9-a de decembro 2022 decidis plialtigi la abonkostojn de Pola Esperantisto en 2023.

1. Jara abono de papera PE en 2023 kostas 65 zlotojn.

2. Jara abono de cifereca PE en 2023 kostas 30 zlotojn.

3. Jara eksterlanda abono de papera PE kostas 24 euroj

4. Jara eksterlanda abono de cifereca PE Kostas 10 eurojn

5. La ununura papera PE en 2023 kostas 11 zlotojn

6. La ununura cifereca PE kostas 5 zlotojn

7. La ununura papera PE sendita eksterlande kostas 5 eurojn

8. La ununura cefereca PE sendita eksterlande kostas 2 eurojn

Por pagi abonkotizojn bonvolu uzi bankonton de PEA 37 2130 0004 2001 0558 6110 0002 aŭ pagu al konto de PEA ĉe UEA “peaa-v”

Nome de la Estraro de PEA mi kore dankas al Aleksander Zdechlik, (kiu respondecas pri la dissendo de la revuo al abonantoj), pro la disdono de Pola Esperantisto dum du Esperanto-renkontiĝoj en novembro kaj decembro, kio permesis al ni parte ŝpari poŝtkostojn.

Sekva decido de la PEA-estraro estis plialtigo de kotizoj por individuaj membroj de PEA.

1. Simpla individua membro en 2023 pagos 40 zlotojn.

2. Indivdua membro – junulo, studento kaj pensiuloj pagos 30 zlotojn

La membrokotizoj bonvolu pagi al ĉefa bankonto de PEA ĉe VolskvagenBank: 64 2130 0004 2001 0558 6110 0001 -,

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content