Kun ĝojo ni anoncas, ke oni malfermis Ciferecan Arhivon de la Pola Esperanto-Asocio – nova sekcio de nia retejo, dediĉita al kolektado kaj publikigo de la kultura heredaĵo de la esperanta movado en Pollando.
En la arhivo troviĝas interalie vortaretoj, lernolibroj, frazlibroj, aŭdiaj registradoj, kaj en la estonteco ankaŭ gazetaj materialoj kaj historiaj dokumentoj. La celo de la projekto estas ne nur faciligi aliron al edukaj kaj arkivaj materialoj, sed ankaŭ pluvigi nian heredaĵon en cifereca formo.
La iniciato naskiĝis el fundo danke al plurmonata laboro de Bartłomiej Jezierski (Azoniasty), kiu sole ciferece prilaboris kaj digitaligis la kolektojn. La arhivo estos pligrandigita paŝo post paŝo – ĉiu, kiu posedas valorajn materialojn en fizika aŭ cifereca formo, povas subteni la projekton per senpaga donaco al la Asocio. La cifereciganto havas interalie gramofonon, kasetan magnetofonon, multifunkcian aparaton, kaj eblecon kopii KD/DVD-diskojn. Dokumentoj aŭ libroj ne skaneblaj povas esti transskribataj.
Ni invitas vin viziti la Arhivon ĉe retadreso: https://esperanto.pl/archiwum/archiwum-PZE/index.html kaj malkovri la riĉaĵojn de la pola esperantistaro.
Sube ni prezentas elektitajn fotojn el la arhiva kolekto:
Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content