Decembre 2019 aperis libro “Krzysztof Kolumb – historia niezwykła” (Kristoforo Kolombo – historio eksterordinara). La aŭtoro, Adam Góralski, estis esperantisto, i.a. honora membro de UEA. Malgraŭ ke la libro rakontas ĉefe en nekurima formo la historion de Kristoforo Kolombo oni povas trovi en ĝi menciojn ankaŭ pri Esperanto. Ordinara prezo de la libro estas 39.99 zlotoj – tamen la membroj de PEA povas ricevi ĝin nur kontraŭ 25 zlotoj. La libro aperis en la pola lingvo, sed la eldonejo pripensas eldoni ĝin ankaŭ en Esperanto. Ĉu iu estas interesigita pri apero de la libro en Esperanto?

Oficjala paĝo de la libro

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content