Post du jara paŭzo nia tradicia aranĝo GRUPE revenas. La aranĝo okazos inter la 11-a (vendredo) ĝis la 13-a (dimanĉo) de novembro 2022.

Organizantoj antaŭvidas krom kutimaj prelegoj, ekskurson al arkitektura fenomeno en Katowice. Ili preparas iajn surprizojn kaj ni atendas Vian partoprenon kaj eventualan kontribuon.

La aranĝo okazos en la sama loko kiel dum la pasintaj jaroj.
Adreso: Gliwice, str. Jagiellońska 21.
http://www.esperanto.cba.pl/grupe.html

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content