“Geamikoj, rilate al la kvanto da konkursaĵoj ricevitaj...

pro la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj (BK) en 2022, ilia nombro plenigas nin de ĝojo”, diras Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. “Temas ja pri la dua plej alta (173 verkoj) en la historio de BK ekde la jaro 1972, kiam tia donitaĵo komencis registriĝi. Se konsideri, ke pasintjare, kiam tiu nombro absolute rekordis (186 verkoj), la limdato por sendo de konkursaĵoj ricevis unumonatan prokraston (kutime oni akceptas ilin ĝis la 31-a de marto), nia grado de kontenteco eĉ plialtiĝis”.

“Alia fakto, kiu nin tre ĝojigas, estas tio, ke konkursanto jam partopreninta en aliaj okazigoj de BK fine ricevis la unuan premion en la celita branĉo. Aliaj, plurtalentaj, ricevis premiojn en diversaj branĉoj. Triaj provis esplori neniam ĝis tiam pritraktitan ĝenron kaj premiiĝis… Plie, nin aparte kontentigas la dinamikeco kaj tujeco konstatitaj rilate al muzikigo de kelkaj el la konkursaĵoj en la branĉo Kantoteksto, ne ĉiuj nepre ricevintaj la unuan premion”.

Per tiuj vortoj la Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, krom esprimi la grandan ĝojon tiukaŭze spertitan de la gvida BK-skipo, alvokas ĉiujn beletremulojn kandidatigi verkojn al la 74-a okazigo de BK por eĉ superi la pasintjarajn rekordajn nombrojn da konkursaĵoj, partoprenante per altkvalitaj verkoj en BK-2023.

La rezultojn oni anoncos kadre de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio (plej favorpreze aliĝu ĝis la 31-a de decembro 2022: uk.esperanto.net/2023). Partopreno tamen estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomiĝas Premio Paula Adúriz.

Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.

Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. La unua premio nomiĝas Premio María Cuevas.

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.

Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2022. Aljuĝata estas nur unu premio.

Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2023.

Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al unu el la jenaj adresoj: belartajkonkursoj@gmail.com; bk@co.uea.org; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, kun noto, ke temas pri kandidatigo de la libro al tiu ĉi branĉo.

Premioj: En la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la branĉoj Mikronovelo kaj Kantoteksto, kaj en la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo: unua premio 100 €, dua premio 25 €, tria premio 25 €. Cetere, la teksto ricevinta la unuan premion en la branĉo Kantoteksto estos muzikigita kaj la rezulta kanto estos diskonigita en ludado fare de kantisto aŭ kantogrupo.

Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de BK premiitaj en 2023 legeblos en la volumo Belarta rikolto 2023, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: esperanto.net/literaturo/bk/index.html. Estas tre rekomendate al interesatoj pri BK akiri kaj legi la Belartajn Rikoltojn (eldonataj ekde 2013) kaj aliajn verkojn BK-rilatajn.

(Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.)
Bildo venas de Reddit.com/R/esperanto.

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Pola Esperanto-Asocio Skip to content