La 9an de decembro ĉe la Nacia Biblioteko en Varsovio sekvis malfermo de ekspozicio pri Lucien Péraire, esperantisto kiu bicikle traveturis Eŭropon, Rusion, Japanion, Ĉinion ĝis Javo. Ideo de la ekspozicio dank’ al granda engaĝiĝo de la polaj kaj francaj esperantistoj iĝis tre sukcesa. Ekde nun do ĝis printempo la vizitantoj de la biblioteko, pro ekspozicio en la plej trapaseblaj lokoj, ekscios la historion de homo, kiu helpe de la lingvo internacia traveturis bicikle kvazaŭ duonon de la mondo.
Se ĝis nun ankoraŭ nenion vi scias pri la historio vizitu la multlingvan retejon pri Lucien Péraire:
Pli la ideo kompletigi kaj konservi amasegon da materialoj: fotoj, notoj, vizitkartoj, ktp., kiuj restis post la vojaĝo, aŭskultu sinsekve en la 160 – 176 – 178 elsendoj.
Dankon al Pascal, Gabi kaj multaj aliaj, dank’ al kiuj realiĝis ideo organizi la informantan ankaŭ pri Esperanto ekspozicion en tiel ofte vizitata loko.








