Ni informas, ke dank’ al la teamlaboro de multaj personoj, la Fondaĵo PLURIKO pretigis novan, modernan, komunike orientitan lernolibron de Esperanto por pollingvanoj – Aventuro per Esperanto, dediĉitan por komencantoj, t.e. sur la nivelo A1/A2.
La lernolibro estas destinita al kursoj por mezlernejanoj, universitataj studentoj kaj plenkreskuloj okazigataj en lingvoklasoj ĉeestaj, malĉeestaj aŭ organizataj dum ferioj.
La lernolibro baziĝas sur la koncepto de alproprigado de praktikaj komunikaj kapabloj en Esperanto en ĉiutagaj situacioj. Ĝi inkluzivas ankaŭ vortprovizon kaj esprimojn rilatantajn al modernaj teknologioj kaj al la uzo de informadika terminaro. Multaj dialogoj, konversaciaj ekzercoj kaj ilustraĵoj, same kiel referencoj al la kulturo kaj organizoj de esperantlingvaj parolkomunumoj, helpas praktiki nuntempan
Esperanton.

La lernolibron akompanas aparta Gvidilo por instruistoj lektoro kaj memlernanto. Personoj, kiuj lernas Esperanton aŭtodidakte, trovos en la Gvidilo konsilojn
La lernolibro estas senpaga. Oni povas trovi ĝin en la retejo de PLURIKO – Lernolibro de Esperanto aŭ skani la QR-kodon (apude), elŝuti kaj presi ĝin, aŭ uzi rekte en via komputilo aŭ poŝtelefono.
