Esperanto estas la internacia lingvo, kiun kreis la kuracisto Ludoviko Zamenhof. La nomo “Esperanto” devenas de pseŭdonomo, per kiu Zamenhof publikigis sian “Unuan Libron” en la jaro 1887. En ĉi tiu libro, la kreinto prezentis la bazon de la lingvo en 16 gramatikaj reguloj.
Esperanto estas bazita sur indoeŭropaj lingvoj. Dank’ al reguleco kaj facileco de gramatiko, ĝi estas pli facila ol aliaj lingvoj.
Zamenhof kreis neŭtralan lingvon por la internacia komunikado, por amikeco kaj paco. Li ne volis, ke Esperanto eliminu la naciajn lingvojn, sed estu la helpa lingvo.
Esperanto de 1887 ĝis nun nature evoluis, sed kun netuŝebleco de fundamento, pri kiu skribis Zamenhof en “Fundamento de Esperanto”.
Esperanto posedas riĉan originalan kaj tradukitan literaturon.
La ĉefa tutmonda esperanta organizaĵo estas la Universala Esperanto Asocio, kiu estis fondita en la jaro 1908.
La plej grandaj kunvenoj de esperantistoj estas Universalaj Kongresoj de Esperanto kiuj okazas ĉiujare en alia lando. La unua okazis en franca urbo Boulogne-sur-Mer en la jaro 1905.
Simboloj de Esperanto: flago kaj stelo. La verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, la kvinpinta stelo la kvin kontinentojn. Esperantistoj havas propran himnon “La espero” (Nadzieja). Vortojn de la himno skribis Ludoviko Zamenhof.