Sur unu kordo

(Defendo de l’ rimo)

Sur lir’ dukorda, diris oni,
Ne eblas rima son’, kaj jen
Pro tio devas takt-bastoni
Antikvajn ritmojn Lafonten’.

Do mi demandas ridetante,
Ĉu ne aperos ankaŭ sen
Ornama rim’ estrin’ de Dante,
Vestite en ĥiton’ au ĥlen’.

Dukorda liro? — Tial zumi
Kaj tinti adasiste mem
Mi devas? Kordojn havas du mi,
Sed fingrojn kvin por kord-ekprem’!

Dukorda lir’ ne igas fini
La kanton, se nur en lernej’
De l’ granda majstro Paganini
Ni studis diligente plej.

Ŝiriĝis kord’!... Apollo punu
Liriston, se ne scias li
Ludadi plu, sur lasta unu
en tri-kvin-sep-a pozici’!

Senrima kanto estas por mi
Flor’ sekigita sen odor’,
Aŭtun-arbar’ iĝanta dormi —
La muzikistoj flugis for.

Jen fluis riveret’ antaŭ mi,
Sed marĉon formas nun, kaj jam
Ne scias murmureti, ŝaŭmi;
Ĝin kovris ia ŝima skvam’.

Kun rimoj dolĉa kant’, sen ili
Parol’ senmelodia, ĉar
Kiel ĝi povas fajfi, trili
Kun najtingal’ en arbetar’?

De l’ rim’ potencon konas ĉiu,
Gii muĝu, fulmu, tondru tuj!
Ekfrapu kor’, okul’ radiu:
"Antaŭen filoj de l’ patruj’!"

Sur stel-standardo Majstro-bardo,
Skribante himnon, rimis ĝin;
Esper’ sonoru al homar’ do
Per rim’ en teropartoj kvin!

Orginalna/Tłumaczona: 
Orginalna
Typ literacki: