Aldoniĝis nova ero ĉe Novaĵoj de edukado.net. Jen estas kelkaj informoj pri ĝi:

KER-Ekzamena Centro informas pri tio, ke en junio denove okazos retaj KER-ekzamenoj en tri niveloj:

la   3-an de junio je nivelo C1;
la 10-an de junio je nivelo B2;
la 17-an de junio je nivelo B1.

Informojn pri la ekzamenoj vi povas legi en la ekzamenpaĝo.
Eblas partopreni ankaŭ preparsesiojn, kie oni klarigos la teknikajn kondiĉojn, la strukturon kaj taskotipojn de la ekzamenoj, konsilos ankaŭ pri la elekto de la ĝusta nivelo kaj preparteknikoj.

La unua Zoom-preparsesio okazos jam fine de februaro. Vidu ankaŭ la aliajn en la paĝo de la preparsesioj.

Legu pli ĉe la paĝo: https://edukado.net/novajhoj?id=886

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Polski Związek Esperantystów Skip to content